Prezidento Miguel Díaz-Canel ripetis, ke Kubo ne permesos al Usono ataki sian trankvilon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-12 11:45:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 12 (RHK) Kubo neniel permesos, ke la konstanta agreso de la usona registaro kontraŭ la lando ŝanĝu la trankvilon de la nacio, diris hodiaŭ prezidento Miguel Díaz-Canel en sia oficiala tvitera konto.

La prezidento ankaŭ emfazis, ke la konstantaj agresoj de Vaŝingtono ne damaĝos "civitanan sekurecon kaj la socian pacon karakterizan de nia popolo".

La deklaroj de la ŝtatestro temas pri la novaj malstabiligaj provoj instigitaj kaj financitaj el la norda lando, kadre de malamika politiko de pli ol 60 jaroj kontraŭ la kariba nacio.

Lastatempe, la Ministro pri Eksteraj Rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, denuncis la kontraŭleĝan naturon de marŝo vokita la venontan lundon de kiuj li priskribis kiel internajn agentojn varbitajn, financitajn kaj organizitajn de la usona Registaro.

Same, li malakceptis la enmiksiĝon de Vaŝingtono en la internajn aferojn de la lando, same kiel ĝian subtenon al tiuj kontraŭrevoluciaj agoj, en momentoj de nacia festo post la kontrolo de la Kovim-19 kaj la reveno al la nova normalo.

Rodríguez kondamnis la kampanjojn kuraĝigitajn de eksterlande por subfosi la socialisman projekton, la misprezenton de faktoj, la disvastigon de falsaj novaĵoj kaj malamaj mesaĝoj, precipe en sociaj retoj, por generi la tiel nomatan socian eksplodon. «La politiko de Usono kontraŭ Kubo estas destinita al fiasko. Vekiĝu el tiu sonĝo. Ĝi ne okazos. Ĝi ne funkciis, ĝi ne funkcias kaj ĝi neniam funkcios ", emfazis la estro de diplomatio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up