Kubo omaĝis Fidel en la kvara datreveno de lia forpaso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-26 11:05:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 26 (RHK) En la ŝtuparego de la universitato de Havano stariĝis scenejo kie okazis la kultura vespero omaĝe al la kuba gvidanto en tiu ĉi kvara datreveno de lia forpaso.

La prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel plus aliaj membroj de la politika buroo de la komunista partio, la registaro, organizaĵoj sindikataj, studentaj kaj aliaj, esprimis sian devosenton rezistemi kaj renovigi sian voĉon favore al la ago komandita de Fidel.

Pluraj artistoj sin prezentis per kantoj kaj deklamoj. En tiuj ĉi kompleksaj tagoj plenaj je defioj, "ni revenas al Fidel por nin nutri de lia saĝaj cerbumoj kaj verko plena je revoj kaj klopodoj", esprimis José Ángel Fernández, prezidanto de la federacio de universitataj studentoj: “El li ni prenas forton por iri antaŭen”.

Aliflanke, la membroj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj okazigis aranĝon, kiun prezidis la generalo de armea korpuso, Leopoldo Cintra Frías, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj ministro de tiu organo, kie oni kantis al Fidel.

En la tombejo de Sankta Ifigenia en la orienta provinco Santiago de Kubo, oni deponis florojn sur la ŝtonon, kiu gardas liajn mortrestaĵojn per ceremonio, kiun prezidis Lázaro Expósito, unua sekretario de la partio en la provinco kaj la vicguberniestro Manuel Falcón.

 

 

Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up