Santiago de Kubo omaĝis siajn martirojn Frank País kaj Raúl Pujols

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-31 07:35:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Honormemoro al martiroj de Santiago de Kubo. Foto: ACN

Santiago de Kubo, jul 31 (RHK) En pilgrimado trairinta ekde la populara parko Céspedes ĝis la tombejo Santa Ifigenia, la popolo  de Santiago omaĝis ĉi-dimanĉe siajn martirojn  Frank País García kaj Raúl Pujols Arencibia, en la 66-a datreveno de la murdo de ambaŭ batalantoj far la reĝimo de Fulgencio Batista.

Floroferoj en la nomo de la popolo de Kubo estis metitaj en la Strateto de la Muro, la loko kie ambaŭ revoluciuloj estis mortigitaj de la dungosoldatoj de la tiraneco, viktimoj de denunco, la 30-an de julio 1957.

Pioniroj, batalantoj kaj la loĝantaro ĝenerale, gviditaj de José Ramón Monteagudo kaj Beatriz Johnson, unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo (PCC) en la provinco kaj guberniestrino, respektive, faris mallongan promenadon al la Placeto de Santo Tomás, la scenejo de la renkontiĝo kaj konspiro de la tiama junularo.

En la Tago de la Martiroj de la Revolucio, la floroj de la Generalo de  Armeo Raúl Castro, de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, de la Prezidanto de la Parlamento, Esteban Lazo, kaj de la tuta lando,  ankaŭ alvenis al la heredaĵa tombejo Sankta Ifigenia.

La omaĝoj estis deponitaj en la panteono de la Martiroj de la 26-a de julio kaj en la tombo kie la restaĵoj de la normalisma instruisto kaj agadestro  de la Movado 26-a de julio, kiu, nur 22-jaraĝa, gajnis la admiron de la urbo.

Por memorigi la historion de la juna kunordiganto de la kaŝa lukto kaj liaj kunuloj, la aŭtoritatoj de la teritorio vizitis ankaŭ la Domon-Muzeon Frank País, kie la juna gvidanto naskiĝis kaj vivis ĝis sia murdo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up