Sankta Vincento kaj Grenadinoj: unua CARICOM-lando rajtiginta la uzon de kubaj vakcinoj kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-28 07:56:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 28  (RHK) Unu el la kubaj vakcinoj kontraŭ Kovim-19 (Abdala) nun haveblas ĉe vakcinaj lokoj en Sankta Vincento kaj Grenadinoj. La Ministerio pri Sano faris la anoncon per sia Fejsbuka paĝo.

Abdala estas produktita ĉe la Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB) en Havano. La centro raportis en julio ke Abdala, tri-doza vakcino, estis pli ol 92% efika en fazo III-provoj, kiuj inkludis pli ol 48,000 partoprenantojn.

La vakcinoj kontraŭ Kovim-19 disponeblaj en Sankta Vincento kaj Grenadinoj estas:

Abdala - 3 dozoj - 2 semajnaj intervaloj (plej bone donite en grupoj de 10)
Sputnik V (komponento 1 kaj 2) - 21-taga intervalo
Sputnik Lumo (komponento 1) - Unu dozo
AstraZeneca - intervalo de 4 ĝis 12 semajnoj
Pfizer - intervalo de 21 tagoj

Ĝis la 16-a de decembro, laŭ la raporto pri kronavirusoj de Sankta Vincento kaj Grenadinoj, la totala nombro de vakcinoj administritaj estis 59 702 - Unua dozo 33 192 kaj Dua dozo - 25 261.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up