Karavano de Libereco denove eniros en Camagüey

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-04 08:55:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Camagüey, jan 4 (RHK) Post la turneo de orienta Kubo, la reeldono de la Karavano de Libereco alvenos mardon posttagmeze al la urbo Camagüey, kie ĝi estos ricevita en la Placo de la Libereco.

Laŭ Kely Álvarez, unua sekretario de la Provinca Komitato de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj, ĉirkaŭ la dua posttagmeze okazos la stafetado de la karavanistoj el provinco Las Tunas, en la Konstitucia Parko, en la komunumo Guáimaro.

En la nomata “Agramontina” teritorio, elstaraj junuloj en studentaj organizoj, artistoj, sciencistoj, sportistoj, kamparanoj kaj batalantoj partoprenos en la simbola evento.

La historia karavano, kiu antaŭ 63 jaroj estis gvidata de la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz kaj gerilanoj de la Ribela Armeo, promenos ĉi-posttagmeze tra la centraj stratoj de Camagüey kaj, kiel tiuokaze, ricevos la korinklinon de la popolo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up