Avancas la karavano de la libereco de oriento al okcidento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-04 11:58:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 4 (RHK) Fidel daŭre komandas la ribelemajn trupojn en Karavano de la Libereco, kiu ĉiun januaron trairas la landon memorigante tiun trascendan okazintaĵon de la landa historio.

La reeldono de tiu karavano, kiu hodiaŭ avancas ekde Oriento al Havano, evidentigas la kontinuecon de la revolucia procezo komencita la 1-an de januaro de antaŭ 62 jaroj.

La Karavano de la libereco komandita de Fidel estis la maniero konfirmi la venkon de la Revolucio kaj ebligis anonci al la kubanoj la komencon de nova transforma etapo.

La konvojo de karavanistoj, ĉi-foje estas formita de reprezentantoj de la junuaro kune kun veteranaj batalantoj, kaj ekis la 2-an de januaro ekde la Lerneja Urbo 26-a de julio, iaman kazerno Moncada, milita enklavo de la tiranio de Fulgencio Batista en Santiago de Kubo.

Oni antaŭvidas ĝian alvenon al Havano la 8-an de januaro post plenumi la saman itinerion de tiu historia momento, kies kulmino estis la parolado de Fidel, kiu asertis la jenon: La tiraneco estis venkita. Ĝojo enormas. Tamen, multo farendas  ankoraŭ. Ni ne trompu nin mem kredante ke ĉio estos pli facila; eble ĉio estos pli malfacila, esprimis Fidel en tiu parolado.

Laŭ la organizintoj de la Karavano, ĉi-foje ĉiu etapo de la vojaĝo limiĝas al la urba eliro, plenumante la sanitarajn regulaĵojn pro la pandemio de la Covid-19.


fonto: Granma/PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up