Speciala Edukado en Kubo atingas sian 60-an datrevenon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-04 09:10:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 4 (RHK) Speciala Edukado en Kubo atingas sian 60-an datrevenon kiel specimeno de unu el la plej noblaj kaj optimismaj ideoj de Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, asertis Beatriz Roque Morales, nacia direktoro de tiu instruado.

Ŝi argumentis, ke el ok lernejoj ĉe la triumfo de la Revolucio, kun 20 instruistoj servantaj 100 infanojn, ekzistas nuntempe 344 lernejoj de ĉi tiu tipo, kun aliĝo de pli ol 32 mil studentoj kaj 14 mil instruistoj.

Speciala Edukado en Kubo estas la rezulto de pli ol 60-jara laborego en la areo de eduka prizorgo por infanoj, adoleskantoj kaj junuloj kun specialaj edukaj bezonoj.

Ĉi tiu 6-a de januaro okazos en la Lernejo Dora Alonso por infanoj kun aŭtismo spektro, en la lerneja urbo  Libertad, la centra aranĝo por la 60 jaroj de ĉi tiu edukado.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up