Kubanoj loĝantaj en Latin-Ameriko petas la fermon de la kontraŭleĝa mararmea bazo en Guantánamo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-17 09:21:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 17 (RHK) La Reto de Kubaj Loĝantoj en Latin-Ameriko kaj Karibio postulis ĉi-dimanĉe la fermon de la kontraŭleĝa usona mararmea bazo en Guantanamo kaj ĝia malliberejo, kie homaj rajtoj estas malobservitaj.

En la Deklaro, "Guantánamo, la alia blokado kontraŭ Kubo", asocioj de diversaj landoj en la areo memoras kiel la instalaĵo estis establita en 1903, sub la Amendo Platt, kiu "en submetiĝa sinteno" permesis al Usono okupi tiun teritorion en la plej orienta parto de Kubo.

La Reto emfazas, ke krom la kontraŭleĝa okupado, ekde 2002 parto de la bazo fariĝis malliberejo, kie la homaj rajtoj estas konstante malobservitaj.

“119 jaroj pasis kaj (Usono) daŭre kontraŭleĝe okupas teritorion, kiu estas nia, dum Kubo denuncis dum jaroj la damaĝojn, la kruelecon  kaŭzitan, la kontraŭleĝecon eternigi sin en nia patrujo kaj kiel  restas surdaj la organizoj internaciaj administrantoj de justeco”, emfazas la teksto.

Same, ĝi klarigas, ke preter tiu "ponardo fiksita en la dorso de Kubo", Guantánamo estas regiono de belaj pejzaĝoj kaj forta kultura identeco kie viroj kaj virinoj konstruas sian vivon, en harmonio kun la medio, tuŝita de tiu armea bazo, kiu  estas polua fonto.

La deklaro emfazas ankaŭ, ke 20 jarojn post ĝia kreo, la 11-an de januaro 2002, la malliberejo de Guantanamo estas unu el la plej malhelaj en la mondo, kie okazas malobservoj de elementaj rajtoj kaj torturo.

Same, ĝi urĝigas la Vaŝingtonan registaron rekomenci dialogojn al kunvivado sub respekto kaj internaciaj normoj kaj kunlaboro pri komunaj sciencaj aŭ mediaj aferoj, "ĉar ni estas loĝantoj de la sama planedo".

Fine, la Reto insistas, ke ekzistas miloj da kubanoj loĝantaj eksterlande kontraŭaj al tiuj praktikoj, pro malobservo de internacia juro kaj en la kazo de Guantánamo kontraŭ la suvereneco, sendependeco, bonfarto kaj vivo de kubanoj, ekde la milita enklavo ĝi estas malhelpo por la loka, ekonomia kaj socia evoluo de la Guantanamo popolo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up