Díaz-Canel renkontiĝas kun kubanoj loĝantaj en Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-17 09:27:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksikurbo, sep 17 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, renkontiĝas ĉi-vendrede kun membroj de la Asocio de Kubaj Loĝantoj José Martí en Meksiko, kadre de sia oficiala restado en ĉi tiu lando.

Díaz-Canel vizitas la landon invitite  de prezidento Andrés Manuel López Obrador por partopreni la festojn por la 211-a datreveno de nacia sendependeco, kaj ĉeestis  la tradician militan paradon por tiu datreveno, okaze de kiu li faris paroladon ĉe la solena ceremonio  en la Placo Zócalo de la ĉefurbo.

La kuba ŝtatestro kunvenis kun sia gastiganto en la Nacia Palaco, kie ili diskutis aferojn de duflanka kaj regiona intereso, inkluzive tiujn rilatajn al la VI-Pintkunveno de Ŝtatestroj aŭ Registaroj de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac), kiu inaŭguriĝos morgaŭ.

En ĉi tiu tago, la dua el lia oficiala vizito, li efektivigos programon de renkontiĝoj kun aŭtoritatoj kaj ekzekutivoj el diversaj sektoroj post kiam finiĝos lia renkontiĝo kun la membroj de la asocio José Martí.

Post plenumi la oficialan programon de la vizito ĉi-vendrede, Díaz-Canel aliĝos al la laboro de la pintkunveno de Celac, kiu havas grandegan tagordon  kun urĝaj temoj kiel la pandemio de Kovim-19, kunlaboro kaj regiona integriĝo, i.a.

Oni proponas, ke la ŝtatestroj aŭ membro-registaroj, aŭ iliaj reprezentantoj, alparolu ankaŭ la tujan estontecon de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, al kiu grupo de landoj petas forigi ĝin kaj aliaj ŝanĝi ĝin.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up