Junuloj memore al Martí en la tradicia marŝo de la torĉoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-27 09:20:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
foto: arkivo

Havano, jan 27 (RHK) Meznokte de tiu ĉi tago okazos la tradicia marŝo de la torĉoj, kies protagonistoj estos la kuba junularo. Samkiel okazis dum la 50-aj jaroj, hodiaŭ miloj da gejunuloj levos siajn torĉojn por honori la nacian heroon de Kubo, José Martí.

La federacio de universitataj studentoj alvokis la junularon unuece marŝi kaj ankaŭ montri rifuzon al la agresemaj politikoj malamikaj celantaj sukofi la landon. La marŝo startos ĉe la ŝtuparego de la havana universitato kaj de tie ĝis la placo konata kiel forĝejo Martí, laŭ publikigis la gazeto Granma.

Tiun ĉi 28-an de januaro oni omaĝas la 167-an naskiĝdatrevenon de la nacia heroo José Martí, kiu marŝis al la batalo por sendependeco kaj kies pensaro nutras la ĉiutagan vivon de la kubanoj.

La defioj ŝanĝiĝis ekde la okazigo de la unua marŝo  en 1953, kiam Fidel Castro esprimis ke oni ne povas lasi la kuban apostolon morti. Kaj tiel estis, la pensaro de José Martí gvidas la vivon kaj agadon de Kubo. Hodiaŭ la misio estas batali kontraŭ la malamik-kalumnio, ĉar  kiel diris Marti,  la vero estas nia ŝirmilo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up