Kubo ratifas volon starigi la plej bonajn rilatojn kun la eŭropa parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-02 08:38:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Esteban Lazo bonvenigas eŭropajn parlamentanojn en la Nacia Kapitolo
 

Havano, feb 2, (RHK) Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo kaj de la Ŝtata Konsilio, ricevis naŭ deputitojn kaj aliajn funkciulojn el la Eŭropa Parlamento, membroj de la grupo La Izquierda.

"Kiam vi levas la voĉon per fortaj kaj veraj argumentoj en la malamika scenaro kreita en la Eŭropa Parlamento, ni aŭdas la voĉon de la popolo de Kubo tie", diris Esteban Lazo Hernández, akceptante la vizitantojn.

En la kunveno, okazinta hieraŭ en la Nacia Kapitolo, la ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo ratifis la volon starigi la plej bonajn rilatojn de kunlaboro kun la Eŭropa Parlamento, bazitaj sur egaleco, reciproka respekto kaj neenmiksiĝo en internaj aferoj.

Li emfazis la eksterordinaran valoron, kiun tiu grupo havas sisteme kondamnante la usonan blokadon kontraŭ Kubo, kaj diris al ili, ke ili povas konstati  la kuban realon kaj nian modelon de demokratio, kiujn ili povos deproksime aprezi  la popolan konsultiĝon de la nova  Kodo de Familioj.

La eŭropa parlamentano, Martin Schirdewan, kunprezidanto de la grupo La Izquierda, dankis la varman bonvenigon kaj gastamon. “Ni volas sendi klaran signalon al la ceteraj politikaj grupoj en la Eŭropa Parlamento, ke la kuba popolo ne estas sola. Ni estas viaj partneroj en ĉi tiuj malfacilaj tempoj, antaŭ la blokado kaj la pandemio; en plifortigado de ĝia ekonomia kaj socia modelo," Schirdewan emfazis.


Hieraŭ la europarlamentanoj interŝanĝis kun kubaj aŭtoritatoj pri la sansistemo, scienca kaj bioteknologia disvolviĝo, kaj pri la konfrontiĝo kun Kovim-19.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up