Kubo kaj Rusio ratifas, ke ili daŭre plifortigos siajn duflankajn rilatojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-19 09:16:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Riabkov kaj Lozada

Moskvo,  nov 19 (RHK) Rusa vicministro pri eksteraj aferoj Sergei Riabkov kaj la Ĝenerala Direktoro pri Duflankaj Aferoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Kubo, Emilio Lozada, pledis por plifortigo de reciproka kunlaboro, raportis la diplomatia servo de la eŭrazia lando.

En kunveno, kiu okazis antaŭtage en ĉi tiu ĉefurbo, ambaŭ respondeculoj substantive analizis prioritatajn temojn de la ligiloj inter Rusio kaj Kubo, krom aliaj aferoj de la regiona kaj internacia tagordo.

Riabkov kaj Lozada konfirmis la intereson de ambaŭ landoj pri profundigo de interŝanĝoj en vasta spektro de disvolvaj areoj, surbaze de la spirito de la strategia alianco, kiu difinas la rilatojn inter Rusio kaj Kubo.

La 15-an de novembro, en deklaroj al la gazetaro, la proparolanto de la loka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, María Zajárova, esprimis la malakcepton de sia lando  pri enmiksiĝo en la internajn aferojn de Kubo, koncerne la malstabiligajn planojn organizitajn de Usono kontraŭ tiu kariba nacio.

La reprezentanto de la rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj atentigis, ke la sekvoj de la senprecedenca streĉiĝo de la blokado de Vaŝingtono kontraŭ la insulo estas tute silentigitaj.

"La radikaluloj gvidataj de Vaŝingtono kaj Miamo intence kaŭzas socian tumulton, konjektante pri laceco de la loĝantaro pro la ekzistantaj malfacilaĵoj", li diris.

Tamen, li emfazis, ili provas ignori la rimedojn efektivigitajn de la kuba registaro por kontraŭstari la pandemion de Kovim-19, inkluzive de la imunigo de la granda plimulto de la loĝantaro per naciaj vakcinoj.

Zajárova montris, ke Rusio daŭre liveros sian ampleksan subtenon al Kubo, konforme al la proksimaj amikaj rilatoj inter la du landoj kaj popoloj.

La 13-an de oktobro, en laborvizito al Havano, la vicĉefministro de Rusio, Jurij Borísov, certigis, ke Moskvo daŭre helpos la kariban nacion kiel strategian partneron, kaj ke lia lando sendos pli da humanitara helpo al la insulo  antaŭ la fino de la jaro.

Li emfazis, ke malgraŭ la malfacila situacio kaŭzita de la Kovim-19 kaj la plifortiĝo de la usona blokado, la strategia partnereco inter la du nacioj restas neŝancelebla prioritato por la rusa registaro.

La altranga gvidanto reasertis, ke Kubo estas unu el la prioritataj eksterlandaj ekonomiaj partneroj de Rusio en Latin-Ameriko kaj Karibio, tial lia vizito al la insulo celas pliigi duflankan kunlaboron.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up