Díaz-Canel vizitas kvartalon La Purísima kaj interŝanĝas kun la civitanaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-05 09:32:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 5 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, vizitis ĉi-vendredon la kvartalon La Purísima, en la havana municipo Cotorro  por kontroli la laborojn tie efektivigitajn kadre de la transformoj, kiujn spertas vundeblaj komunumoj.

En pluraj mesaĝoj, kiujn la  Prezidanteco afiŝis en Tvitero, ĝi informas, ke la prezidento vizitis lokojn en la komunumo, kie estis faritaj kompensaj agoj.

Díaz-Canel vizitis la Medicinan Oficejon, la Merkaton, la bazlernejon 'Luis de la Puente Uceda' kaj la Ĝardenon 'Pioneros del Futuro'.

En La Purisima, li interŝanĝis kun la najbaroj: "Ni devas daŭre labori kaj konservi tion, kion ni faris por antaŭeniri en la solvo de novaj problemoj. Plibonigi infrastrukturojn, sed ankaŭ labori por la spiritaj ecoj de la komunumoj. Partopreni kaj kontroli, por ke la rimedoj estu uzataj," diris @PresidenciaCuba.

La Purisima estas unu el la pli ol 100 vundeblaj kvartaloj en Havano, kie sociaj transformoj estas faritaj de Centra Ŝtata Administracio-Organizaĵoj, la neŝtata sektoro, sociaj laboristoj kaj najbaroj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up