Prezidento de Kubo interŝanĝas kun loĝantoj de la kvartalo El Condado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-08 08:50:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 8 (RHK) La Revolucio estas defendata ankaŭ de la ideoj de kredo, diris ĉi-marde kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, interŝanĝe kun loĝantoj de El Condado en la provinco Santa Clara, en centra Kubo.

“Ĉi tiu kvartalo estas esprimo de kubaneco. Feliĉigas nin vidi ĉi tie la laboron de la Revolucio”, diris Díaz-Canel, kiu de du tagoj vizitas ĉi tiun urbon kune kun la ok kandidatoj por deputitoj de la Nacia Asembleo de la Popolpovo.

"La Kvartalo voĉdonos kune la 26-an de marto," diris loĝanto de la komunumo, aludante al la elektoj kiuj okazos ĉi-jare, kiuj permesos al deputitoj al la Parlamento esti elektitaj por periodo de kvin jaroj.

En la interŝanĝo, okazigita en la parko Tristá kaj Carretera Central de ĉi tiu urbo, la Fonduso de Kulturaj Valoroj, sidejo de la aktivado, estis agnoskita pro sia kontribuo de du milionoj da pesoj destinitaj al komunumaj sociaj laboroj.

Fondita ĉirkaŭ 1700, la kvartalo  El Condado estas unu el la plej humilaj kaj tradiciaj de Santa Clara, kiu kun la triumfo de la Kuba Revolucio, en januaro 1959 de la lasta jarcento, komencis novan transformon kaj novajn lernejojn, infanvartejojn, medicinajn oficejojn kaj kulturaj kaj sportaj institucioj, inter aliaj sociaj plibonigoj.

La kuba prezidento ankaŭ interŝanĝis kun studentoj kaj profesoroj de la Centra Universitato Marta Abreu de las Villas kaj kun loĝantoj de la Populara Konsilio Camacho Libertad.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up