Internacia seminario pri ĵurnalismo kaj turismo renkontiĝas en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-20 12:07:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Jarkunveno de komunikistoj pri turisma industrio

Havano, jun 20 (RHK) La XV Internacia Seminario pri Ĵurnalismo kaj Turismo komenciĝas ĉi-lunde en Havano kun la partopreno de 50 komunikiloj el Kolombio, Panamo, Ekvadoro, Urugvajo, Meksiko kaj Kubo.

La aranĝo planita de la 20-a ĝis la 24-a de junio estas bazita en la Internacia Instituto de Ĵurnalismo José Martí kaj esence atentas la plej aktualajn tendencojn en la amaskomunikiloj rilate al la sektoro de vojaĝoj kaj ferioj.

Organizita de la Katedro pri Turismo de la Unio de Ĵurnalistoj de Kubo (UPEC), ĉi tiu jarkunveno rekomencas siajn ĉeestajn  kunsidojn post dujara paŭzo pro la Kovim-19.

Tia renkontiĝo ampleksas informantojn ĉefe el Latin-Ameriko kaj Karibio kaj serĉas profesian interŝanĝon inter la ĉeestantoj kaj fiksi gvidliniojn por la tuja estonteco.

Dum la unuaj tri tagoj de la renkontiĝo, la ĉeestantoj partoprenas en interparoloj kaj debatoj pri temoj kiel strategio, merkatado kaj disvolviĝo de turismo, kalendaroj, ligoj kun kulturo, ĉefaj kompanioj funkcianta en Kubo kaj aliaj detaloj.

Reprezentantoj de la grupoj Gaviota (Kubo), Meliá kaj Iberostar (Hispanio) kaj Blue Diamond (Kanado) prezentos aspektojn de sia laboro sur ĉi tiu insulo.

Krome, la Internacia Reto de Turismaj Ĵurnalistoj kaj Verkistoj kaj la Turisma Revuo de Mercosur (Komuna Merkato de la Sudo) havos sian spacon en ĉi tiu alvoko.

La partoprenantoj ankaŭ vizitos la ĉefan feriejon en Kubo (Varadero) kaj la noktoklubon Tropicana (1939) inter aliaj interesaj lokoj.

La Ministerio de Turismo (Mintur) de ĉi tiu lando serĉas reakiri sian distran industrion kun la anonco  provi fermi ĉi-jare kun  2,5 milionoj da eksterlandaj vizitantoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up