Komenciĝis Internacia Seminario pri Ĵurnalismo kaj Turismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-19 10:17:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Internacia Seminario pri Ĵurnalismo kaj Turismo

Havano, jun 19 (RHK) Hodiaŭ komenciĝis en ĉi tiu ĉefurbo ĝis la 23-a de junio la XVI Internacia Seminario pri Ĵurnalismo kaj Turismo, kie estos ekzamenitaj la plej trafaj aktualaj aferoj pri ĉi tiuj temoj, diris la organizantoj.

La prezidanto de la faka turisma ĵurnalisma sekcio de la Unio de Kubaj Ĵurnalistoj (UPEC), Hilda Prieto, konfirmis la ĉeeston de delegitoj el Panamo, Meksiko, Kolombio, Peruo, Urugvajo, Argentino, Ekvadoro, Kanado, Usono kaj Kubo, en signifa renkontiĝo pri la plej novaj komunikaj tendencoj.

Kun la ĉeesto de informantoj interesitaj pri la afero, la rendevuon preparis la Internacia Instituto de Ĵurnalismo José Martí de ĉi tiu ĉefurbo, loko de la evento kaj la turisma sekcio.

La alvoko estas farita de UPEC, kiu en la lastaj jaroj gvidis studojn pri kiel profitigi la disvastiĝon de la vojaĝindustrio en Kubo kaj la latin-amerika regiono.

Inter la planitaj temoj estas la perspektivoj de turismo en 2023 kaj 2024 en la mondo kaj precipe en Karibio, la strategioj de la ĉefaj hotelĉenoj, la industrio sen kamentuboj en Kubo, novaj teknologioj kaj turismo, kune kun la ĉefaj defioj.

Altnivelaj fakuloj proponos respondojn al la demandoj indikitaj kiel temoj por la renkontiĝo.

La programo ankaŭ antaŭvidas renkontiĝojn kun novaj aktoroj en la kuba ekonomio (mikro, malgrandaj kaj mezgrandaj privataj entreprenoj), kaj ankaŭ vizitojn al centroj de kultura intereso en Havano, vizitante la Tropicana Kabareton kaj aliajn interesajn lokojn.

Aliflanke, la partoprenantoj vizitos la banlokon ĉe Varadero, la plej gravan en la lando, 140 kilometrojn oriente de Havano.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up