Prezidanteco de Kubo renkontiĝas kun fakuloj kaj sciencistoj pri sanaj aferoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-01 09:45:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel renkontiĝo kun fakuloj kaj sciencistoj. Foto: Studio Revolución

Havano, nov 1 (RHK) Subgvide  de la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, ĉi-marde okazis la kutima kunveno de Fakuloj kaj Sciencistoj pri Sanaj aferoj, en la Palaco de la Revolucio, kies temo estis la Programo de Patrina kaj Infanzorgado en la Insulo, kaj proponoj, kiuj celas adapti ĝin al la nunaj cirkonstancoj de la kuba socio.

Ie en Kubo, patrino varmigas sian novnaskitan filon. La bildo de kvieto kaj amo havas malantaŭ si ekscitan historion, kiu parolas pri niaj profesiuloj: laŭ atesto ofertita al tri raportistoj de doktoro pri scienco Danilo Nápoles Méndez - estro de la Nacia Grupo de Ginekologio kaj Obstetriko -, en tiu epizodo estis ĉeno de sukcesoj, kiuj eblis nur pro admirinda kompetenteco.

La profesoro diris, ke, jam en la procezo de akuŝo, la paciento suferis de alta sangopremo pro kiu ŝi suferis korhalton. Estis tiam ke intensivisto komencis revivigajn manovrojn; kaj sen perdo de tempo, oni faris peracion por ĉerpi la idon, kio celis faciligi la reanimadon de la patrino. Aliaj intervenoj sekvis por ĉesigi sangadon, stabiligi parametrojn kaj revivigi la patrinon. Nur scio kaj aŭdaco ebligis feliĉan rezulton.

Tiaj rakontoj ne estas unikaj kaj estas parto de pli granda celo, kiun la Doktoro pri Sciencoj komentis al la Gazetara Teamo de la Prezidanteco de la Respubliko: “Mi devas mencii la subtenon, kiun la fako de Obstetriko kaj Ginekologio havis en la prizorgado de grave malsanaj pacientoj kun  intensivaj terapioj en la lando, kiuj ankaŭ faris tre grandan penon, meze de limigitaj rimedoj, por savi ĉi tiujn virinojn.”

Lia cerbumado  okazis  marde posttagmeze, kiam finiĝis  la kutima Renkontiĝo de Fakuloj kaj Sciencistoj pri Sanaj aferoj  en la Palaco de la Revolucio, kies temo estis la Programo pri Patrina kaj Infana Prizorgado en la Insulo, kaj proponoj, kiuj  celas ĝisdatigi ĝin kaj moderigi ĝin kun la nunaj cirkonstancoj de la socio.

Kiel raportite en la kunveno, Kubo registros infanmortecon je  7,5 por mil vivaj naskiĝoj en 2022, post kiam ĝi estis 7,6 en 2021. Ĝis nun ĉi-jare, tiu sentema indico staras je 7,3, kio signifas, ke mortis 55  infanoj malpliaj.

Kvankam ĉi tiuj datumoj ankoraŭ estas malproksime de tiuj atingitaj en aliaj jaroj, en kiuj la indico estis ĉirkaŭ kvar poentoj, evidentiĝas eta plibonigo, post la efiko de la pandemio COVID-2019 kaj sub la efikoj de la streĉiĝo de la usona blokado al la insulo. 

Pro la graveco de la Programo analizita en la kunveno, prezidento Díaz-Canel parolis pri atento al la temo, ĝisdatigo, kaj baldaŭ okazigo de alia kunveno. "La tempo ne povas esti malŝparita ĉi tie," diris la Ŝtatestro, surbaze de sia rezonado, ke "se ni bone prizorgas gravedulinojn nun", tio efikos al estontaj parametroj.

Pri atento al malalta naskopezo, pri malsame labori pri la kardinala afero de patrinaj hejmoj, pri diferenca atento al la temo de nutrado el ĉiuj eblaj spacoj, pri la valoro de genetikaj studoj, pri gravedeco en adoleskeco, insistis la prezidento. Li  ankaŭ parolis pri la edukado, kio tre gravas ene de familio, kiu, rilate la proponon ĝisdatigi la Programon pri Prizorgado de Patrino kaj Infano, deklaris: "Sendube, laboro estis farita serioze."


Fonto: retejo de Prezidanteco

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up