Kuba prezidento elstarigas progresojn en vakcinado kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-29 12:41:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @ACN_Cmg

Havano, sep 29 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, reliefigis la progreson kaj kvaliton de la vakcina procezo kontraŭ Kovim-19 de la infana loĝantaro en la kariba nacio.

En sia Tviter-konto, Díaz-Canel atentigis, ke ĉirkaŭ 1,6 milionoj da kubaj infanoj kaj adoleskantoj jam ricevis sian unuan dozon de Soberana02, 900,000 el ili havas inter 2 kaj 11 jaroj."
La prezidento emfazis, ke tio okazis en 25 tagoj, kaj neniaj gravaj adversaj eventoj estis raportitaj.

"En Kubo oni faras historion," emfazis la prezidento en sia socia reto.

Lastatempe, D-ro Vicente Vérez Bencomo, direktoro de la Finlay-Vakcina Instituto, klarigis, ke konjugitaj kontraŭ-Kovim-19-imunogenoj kiel Soberana 02 kaj Soberana Plus ĉiam estis desegnitaj por la infanoj de la kariba nacio.

La spertulo atentigis, ke ĉi tiu teknologia platformo konfirmis sian pruvitan efikecon en aliaj injekteblaj vakcinoj, tial la sekureco de la apliko de ĉi tiuj drogoj ĉe infanoj sub 19 jaroj.
Kubo fariĝis la unua lando, kiu faris amasan vakcinan kampanjon en la infana loĝantaro tutmonde.

Aliflanke, specialistoj konsentis la antaŭan tagon, ke la konduto de la pandemio sur la insulo en la venontaj semajnoj tendencos al kontrolo, kiel rezulto de la vakcina procezo disvolvita kun naciaj imunogenoj kaj aliaj faktoroj. 


Fonto: Prensa Latina


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up