Díaz-Canel elstarigas rezistemon de la kuba popolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-11 16:31:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo prenita el  Cuba, Isla Mía

Havano, jan 11 (RHK)La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis hodiaŭ la kapablon de la kuba popolo rezistemi fronte al la klopodoj malstabiligaj financataj de Usono.

Per Tvitero, la kuba ŝtatestro diskonigis artikolon de la loka gazetaro, kiu denuncas la ligojn inter la Nacia Fondaĵo por Demokratio (NED) kaj la malstabiligaj kampanjojn kontraŭ la kariba insulo.

 “Tiom la NED kiel la USAID estas malicaj kreitaĵoj, kiuj  insistas konstante ataki la heroan insulon Kubo, sed la rezistemo de la popolo ne rompiĝas fronte al tiom da imperiaj atakoj”, skribis la insula ŝtatestro.

La artikolo, kiuj la prezidento dissendis, mencias datumojn publikigitajn de la NED en sia retejo, laŭ kio evidentiĝas ke inter la jaroj 2006 kaj 2010, tiu fondaĵo disponigis 7 milionojn 946 650 dolaroj por impulsi kontraŭrevoluciajn agojn kontraŭ Kubo. 

Same, la teksto montras ke la kubaj genunuloj estas la ĉefaj celoj de tiuj programoj per subvencioj super la 2 milionoj da dolaroj rilate al temoj de komunikado kaj politika agado en la komunumoj.

Laŭ oficialaj fontoj, la NED investas jare 30 milionojn da dolaroj por subteni politikajn partiojn, sindikatojn kaj neregistarajn organizojn kaj amaskomunikilojn.

Siaflanke, la Blanka Domo disponigis pli ol 500 milionojn da dolaroj dum la lastaj 20 jaroj por malstabiligi la insulon.
Ĉi-rilate, Díaz-Canel rifuzis plurfoje la organizon de malforta puĉo kontraŭ la insulo kiel parto de “malnova skripto importita kun novaj geaktoroj”.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up