Díaz-Canel elstarigas la unuecon de la kuba intelektularo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-10 09:41:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento Miguel Díaz-Canel  kunsidas kun reprezentantoj de la intelektuloj kaj artistoj

Havano, feb 10 (RHK) La Palaco de la Revolucio denove malfermis siajn pordojn al pli ol dudeko da intelektuloj kaj artistoj, kiuj ĉiumonate renkontiĝas kun la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel por sekvi la plenumon de la interkonsentoj de la IX-a kongreso de la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo (UNEAC), okazinta en 2019.

La renkontiĝon partoprenis la ĉefministro Manuel Marrero kaj la ministro de kulturo Alpidio Alonso. Oni raportis pri ĉio farita tra la diversaj asocioj de la UNEAC por plu vivigi la Kongreson meze de la pandemio, kiu limigis ĉiujn agadojn. Tiel  okazis profitdona interŝanĝo pri la nacia kulturo kaj la atako nuntempe preparata kontraŭ la landa institucieco.

Díaz-Canel elstarigis la unuecon de la kuba intelektularo kaj rifuzis la klopodojn por montri ĝin rompita. Li pledis por daŭrigi kaj videbligi la dialogon okazantan ĉiutage tra la institucioj.

Prestiĝaj voĉoj parolis pri la akompano de la artistoj kaj intelektuloj al la kulturaj institucioj de la lando; la defendo de la kultura politiko, kiu, eĉ kun eraroj, ebligis artan eksplodon ekde la venko de la Revolucio ĝis hodiaŭ, kaj pri la karaktero ĉiam kritika de la kuba arto, ĉiam subtenata el la institucieco, danke al la konstanta dialogo.

Oni petis plian rapidecon en la bezonataj transformoj de kelkaj institucioj de la kulturo, kio ĉiam estis legitima peto; por pli bona kunordigo inter la sciencaj scioj, ĉi-kaze de la sociaj sciencoj, kaj oni pledis ankaŭ por pli funda studo de la Konstitucio tra la eduka sistemo.

Dum pli ol du horoj, intelektuloj kaj artistoj dialogis kun la prezidento pri diversaj temoj. Unualoke, pritraktis la amaskomunikan linĉadon al tiuj, kiuj defendas la Revolucion en la sociaj retoj kaj publikaj spacoj, kaj la kuraĝon de tiuj, kiuj insistas defendi ĝin, spite al la kostoj; la bezonon fortigi niajn organizaĵojn, kelkaj  ankiloziĝintaj en malnovaj skemoj, kaj  pri tio ke oni devas antaŭmeti la kulturan trezoron de la nacio kontraŭ la apokalipsa scenejo, kiun la malamikoj celas krei ĉirkaŭ ĝi.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up