Kubaj institucioj edukaj sin preparas por rekomenci la lernokurson

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-02 19:29:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ena Elsa Velázquez, ministrino pri edukado

Havano, sep 2 (RHK) Pli ol miliono 600 mil studentoj reiros al la lernejoj kubaj ĉi-kvinan de septembro kiam rekomenciĝos la kurson 2021-2022 kun preskaŭ 97%  de la docentaro, tio estas, pli ol 253 mil geinstruistoj.

Laŭ deklaris la ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez, la kurso-rekomenco validos en ĉiujn lernejoj tutlande, escepte la orienta provinco Las Tunas, la sola kiu sukcesis fini la kurson ĝustatempe danke al ilia favora scenejo pandemia.

Proksimume 25% de la ŝtata buĝeto kaj 10% de la malneta interna produkto de la lando estas dediĉitaj al la eduka sektoro, kiu nuntempe progresis en la reparado de lernejoj, parte aŭ komplete.

La ministrino klarigis ke uzo de masko ne estos deviga en la lernejoj danke al la favora situacio, tamen, oni ĉiutage  enketos pri  la sanstato de la gelernantoj kaj kontrolos la higienajn regulaĵojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up