Kubo sin preparas por konsistigi la novan leĝofaran parlamenton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-31 09:39:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 31 (RHK) Post la validigo de la rezultoj de siaj naciaj elektoj, Kubo prepariĝas por la formado de la X-a Leĝdona periodo de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (Parlamento), planita por la venonta 19-a de aprilo.

La 470 deputitoj elektitaj la 26-an de marto, kun pli ol 61 procentoj de la validaj voĉoj donitaj, havos la respondecon elekti la Prezidenton kaj Vicprezidenton de la Respubliko kaj aliajn altrangajn postenojn, kaj daŭrigos kun la leĝdona evoluo de la Konstitucio en la venontaj kvin jaroj.

Ĉi tiuj reprezentas ĉiujn sektorojn, inter kiuj elstaras tiuj de Popola Povo kaj Registaro, edukado kaj supera edukado, nutrado, agrikulturo, sukero, kooperativo kaj kamparano.

Laŭ la finrezultoj, ofertitaj antaŭtage de la Nacia Elekta Konsilio, inter la elektitaj leĝdonantoj estas 262 virinoj (55,74 elcentoj); junuloj ĝis 35 jaroj, 93 (19,79 elcentoj), dum 167 estis ratifitaj.

Tiuj ĉi elektoj okazis meze de kompleksa ekonomia situacio en la lando, pligravigita de la tutmonda multdimensia krizo kaj la pliintensiĝo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono, al kiu aldoniĝis intensa kampanjo de malkredito kaj alvokoj por sindeteno  de ekstere.

Malgraŭ tio, tiutage 6 164 876 balotantoj ĉeestis al la balotoj, kio reprezentas 75,87 procentojn de ĝisdatigita censo de 8 129 321 kubanoj, en pruvo de konfido al la Parlamento.

Pro ĉi tiuj kialoj, la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, priskribis tiun ĉi balotprocezon kiel agon de kuraĝo de la Revolucio, kaj bruegan venkon, kiu havis la loĝantaron kiel ĉefan protagoniston.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up