Laŭdas Díaz-Canel la sciencan laboron de kubaj institucioj kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-05 09:18:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 5 (RHK) Kiel forto por lerni kaj alfronti la pandemion en Kubo, taksis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel la Instituton de Tropika Medicino Pedro Kourí (IPK), dum renkontiĝo kun grupo de spertuloj kaj sciencistoj, kiuj rekte partoprenis la batalon kontraŭ la Covid-19.

Dum laborsesio, kiun partoprenis ankaŭ la ĉefministro Manuel Marrero; la vicunua ministro Roberto Morales kaj la ministro pri publika sano, José Ángel Portal, oni aktualiĝis pri la ĉefaj esploroj kaj novigoj rilataj al la nova kronviruso, evoluigitaj en la instituto.

La drino. María Guadalupe Guzmán, prezidantino de la scienca konsilantaro de la instituto, parolis pri la molekula diagnozo farata en tiu centro, kaj kiel daŭre kreskis la kapacito por efektivigi la pruvojn PCR kun signifa kresko de laboratorioj por analizi la samplojn.

Komence de la epidemio, ŝi memorigis, tiuj studoj nur efektiviĝis en la IPK kaj ne superis la nombron da cento, kaj nun, ĝenerale, la nombro superas la 8 mil pruvoj.

La drino. Sonia Resik, estrino de virologio de la IPK konsideris ke la “nova reto de laboratorioj estas potencialo kaj montras pli altan preparnivelon fronte al kiu ajn alfrontenda malsano”.

Sendube, la frontado al la epidemio estis “ŝanco por la gejunuloj kaj ankaŭ por la virinoj, kiuj hodiaŭ estas avangardaj en la scienca kampo”.

Aliflanke, en la Centro de Imunoprovoj oni evoluigis pakaĵojn por difini la ĉeeston de antikorpoj al Sars-cov-2, kio donis tre bonajn rezultojn de sentebleco kaj specifeco.

Kiel unu el la fortoj estiĝintaj dum tiu ĉi periodo enlande, la dro. Manuel Romero Placeres, direktoro de IPK, elstarigis kiel efektiviĝis la laborintegriĝo inter la diversaj sciencaj institucioj, kio ebligis pli solidajn rezultojn.

Siaflanke, la prezidento Díaz-Canel esprimis ke la laboro de IPK ratifas unun el la konceptoj per kiuj ni laboris dum tiu ĉi batalo, ke ne nur oni lernas, sed ankaŭ fortiĝas kaj tio preparis nin pli bone por aliaj similaj eventoj.

Preter la solvoj trovitaj rilate al teorio kaj praktiko,  tiuj ĉi monatoj lasis al ni la kontenton vidi kiel la personoj kompromitas sin kaj iĝas respondecaj, ĉar meze de la plej malfacilaj momentoj ni ankaŭ kapablas kreski kaj kontribui, li emfazis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up