Hodiaŭ komenciĝas la Deka Ordinara Sesio de la Kuba Parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-12 09:43:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 12 (RHK) La deka ordinara sesio de la Nacia Asembleo de Popola Povo en Kubo sesias hodiaŭ en Havano kun la prezento de la ĝeneralaj celoj kaj  ampleksa tagordo.

Alejandro Gil, Vicĉefministro kaj Estro de Ekonomio kaj Planado, raportas pri la evoluo de la ekonomio kaj plano de la jaro 2023.

La programo inkluzivas prezenton de la Ministro de Energio kaj Minoj, Vicente de la O, pri la situacio de la Nacia Elektroenergia Sistemo, kaj la Ministro de Agrikulturo, Ydael Pérez, pritraktos la plenumon de la Leĝo pri Nutraĵa Suvereneco kaj Nutraĵo kaj Nutra Sekureco.

Siaflanke, la estro de Interna Komerco, Betsy Díaz, aludos al la progreso de la plibonigo de la loka subordiga podetala komerco, kaj la estro de Justeco, Oscar M. Silvera, detalos la plenumon de la Leĝdona kalendaro. En ĉi tiuj tagoj, la deputitoj analizos diversajn leĝprojektojn, inter ili, la Leĝo de la Ĝenerala Kontrolisto de la Respubliko de Kubo kaj tiu rilata al la Promocio kaj Disvolviĝo de Brutaro, kiu respondas al ŝanĝoj en la kuba ekonomio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up