Finiĝas dua ordinara sesio de la kuba parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-22 10:15:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nacia Asembleo de la Popola Povo

Havano, dec 22 (RHK) Pritraktante kernajn temojn por la ekonomia, politika kaj socia disvolviĝo de Kubo, hodiaŭ finiĝos en ĉi tiu ĉefurbo la Dua Ordinara Periodo de Sesioj de la 10-a Leĝdona periodo de la Nacia Asembleo de Popola Povo (ANPP).

Dum la tago, la Ministerio pri Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investado informos la deputitojn pri plenumo de la Leĝo pri Eksterlanda Investado.

Tri novaj projektoj de juraj regularoj estos prezentitaj: la Leĝo pri Publika Sano, tiu de la Milita Prokurorejo kaj tiu de la Sistemo por Atento al Popolaj Plendoj kaj Peticioj.

Ĉi-vendredon, parlamentanoj ankaŭ ekscios pri la leĝdona horaro planita por 2024 kaj la ministerioj  kaj provinca registaro, kiuj raportos al la ANPP en la kunsido responda al la monato de julio de la venonta jaro, estos aprobitaj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up