Ekas elekto de kandidatoj por deputitoj de la kuba parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-27 07:55:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 27 (RHK) La Nacia Kandidatiĝa Komisiono komencas hodiaŭ la procezon de aprobo de kandidatoj por deputitoj al la Nacia Asembleo de Popola Povo, listo submetita al ekzamenado antaŭ la ĝeneralaj elektoj de la 26-a de marto.

Ĉi-vendredon kaj morgaŭ sabaton, la membroj de la leĝdona organo elektos la kandidatojn el inter pli ol 4 000 proponoj faritaj de politikaj kaj amasaj organizaĵoj, kaj la rezultoj estos konsultitaj kun la delegitoj al la municipaj  asembleoj de Popola Povo.

La Komisiono lastatempe indikis, ke de la 30-a de januaro ĝis la 3-a de februaro ili kunvenos individue kun reprezentantoj de la loka registaro por ekscii sian opinion pri la proponoj por ĉiu teritorio, kiuj estos voĉdonitaj la 5-an de februaro en eksterordinara kunsido de la municipaj asembleoj.

Laŭ la kalendaro, kiam la kandidatoj estos elektitaj, de la 6-a de februaro ĝis la 24-a de marto ili havos kunvenojn kun la loĝantaro, kiu ekzercos sian voĉdonrajton en ĉi tiuj ĝeneralaj balotoj la 26-an de marto.

La X-a Leĝdonado de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (parlamento) havos 470 deputitojn, 135 malpli ol la nuna, kaj en tiu ĉi procedo estos elektitaj ankaŭ la prezidanto, vicprezidanto kaj sekretario de la Nacia Asembleo, kiuj estas samtempe anoj  de la Ŝtata Konsilantaro, same kiel la Prezidento kaj Vicprezidento de la Respubliko.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up