La 470 popolaj kandidatoj por la Kuba Parlamento estis nomumitaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-06 08:24:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 6 (RHK) Hodiaŭ Consuelo Baeza Martín, prezidanto de la Nacia Kandidatiga Komisiono (NKK), priskribis la nomumon de la 470 kandidatoj por la Kuba Parlamento kiel legitiman kaj demokratian ekzercon, fare de la 168 Municipaj Asembleoj de Popola Povo.

En gazetara konferenco en la ĉefurbo, la plej alta aŭtoritato de la NKK precizigis, ke tute solene, kaj kun 95% da ĉeesto, la delegitoj aprobis la popolajn kandidatojn cele al la naciaj elektoj antaŭviditaj por la 26-a de marto.

Nur en du municipoj,  Carlos Manuel de Céspedes kaj Vertientes estis ŝanĝoj al du antaŭkandidataj proponoj kaj la respondaj estis aprobitaj anstataŭe, sed tio ne modifis la konsiston, kiun havos la Nacia Asembleo de la Popola Povo, en ĉi tiu nova leĝdona periodo kaj kun malpli da deputitoj rilate al la antaŭa.

Ŝi raportis, ke tiusence, 20% de la kandidatoj estas junaj ĝis 35 jaroj, kio ebligas, ke la averaĝa aĝo estu 46 jaroj, juna Parlamento, ŝi konstatis, dum virinoj reprezentas 55,3%; 95,3% havas universitatan edukon kaj 45,5% estas nigruloj kaj mestizoj, esprimo de la plureco aŭ diverseco, kiun havos la supera organo de la Ŝtato.

Baeza Marín emfazis, kiom signifa estas, ke inter la kandidatoj troviĝas la generalo de la armeo Raúl Castro, por la II Frente municipo de Santiago, kaj Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, por Santa Clara, krom la Komandanto de la Revolucio Ramiro Valdés, por Artemisa, kaj José Ramón Machado Ventura, por Guantánamo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up