Díaz-Canel kaj aliaj kandidatoj por deputitoj al la kuba parlamento vizitas poligrafiejon en Santa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-24 07:44:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 23 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, kaj aliaj kandidatoj por deputitoj al la Nacia Asembleo de la Popola Povo (Parlamento) interŝanĝis ĉi-ĵaŭdon kun laboristoj de la Baza Komerca Unuo (UEB) Grafiko 'Enrique Núñez Rodríguez', de la centra urbo Santa Clara, provinco Villa Clara.

La ŝtatestro kune kun Osmani García López, Osnay Miguel Colina Rodríguez, Alberto López Díaz, Clara Nubia Aliaga Castillo, Leonel del Valle Monteagudo, Asiel Aguada Barceló kaj Luis Morlote Rivas turneis produktivajn areojn de tiu institucio.

Post teknologia rekonverta procezo de 2017 ĝis 2020, la UEB garantias la koloran cirkuladon de ĉiuj naciaj kaj provincaj gazetoj, de Camagüey ĝis Pinar del Río kaj Isla de la Juventud.

La direktoro de la poligrafiejo, Jorge Enrique Veitía Fernández, diris al la gazetaro, ke ili estas nuntempe en la fina fazo de presado de 18 titoloj por la Internacia Librofoiro, Kubo 2023, la produktado de lernejaj kajeroj kaj 200 000 ĉiutagaj gazetoj.

Li diris, ke krome, ili prepariĝas enmeti la revuon Bohemia en sian produktan linion, projekto ĉesigita pro buĝetaj problemoj.

La investoj por la muntado de la poligrafiejo Santa Clara  komenciĝis en 1986 kaj kelkajn jarojn poste, en 1996, ĝi jam supozis la presadon de la gazeto Vanguardia de  Villa Clara.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up