Kubo ratifas solidarecon kun Palestino ĉe MNOAL

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-06 08:46:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @CubaMINREX

Havano, jul 6 (RHK) La Unua Vicministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Gerardo Peñalver Portal, ratifis ĉi-merkredon en Bakuo, Azerbajĝano, la senŝanĝan subtenon de sia lando al la palestina afero kaj la bezonon de ampleksa, justa kaj daŭra solvo de tiu konflikto.

Kiel raportite en Tvitero, en la kunveno de la Ministeria Komitato de la Nealiancita Movado (NAM) pri la temo, la diplomato reasertis kuban subtenon al la eniro de Palestino kiel plena membro de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉiujare memore al la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo, kiu estas celebrata la 29-an de novembro, la kariba nacio ripetas sian subtenon al la palestina rajto je memdeterminado kaj havi sendependan kaj suverenan Ŝtaton.

Ĉi-merkredon Peñalver Portal renkontiĝis kun Do Hung Viet, Vicministro pri Eksteraj Aferoj de Vjetnamio, kun kiu li ratifis la bonegan staton de amikeco kaj kunlaboraj rilatoj inter ambaŭ nacioj.

Li priskribis la renkontiĝon kun Elnur Mammadov, vicministro pri eksteraj aferoj de Azerbajĝano, kiel amika, kiun li gratulis pro la laboro de tiu lando ĉe la estro de la NAM, ekde 2019.

La Unua Vicministro pri Eksteraj Aferoj ankaŭ interŝanĝis kun Jeje Odongo, Eksterlanda Ministro de Ugando. Li reasertis sian plenan subtenon al la estonta uganda prezidanteco de la NAM kaj la G77 + Ĉinio.

La kuba delegacio ĉeestanta en la aranĝo konsistas ankaŭ el Carlos Valdés de la Concepción, kuba ambasadoro en Azerbajĝano; Nadia Arredondo Picó kaj Diosdado Hernández Morera, ambaŭ oficistoj de la Ĝenerala Direkcio pri Plurflankaj Aferoj kaj Internacia Juro de la Ekstera Ministerio de la plej granda insulo de Antiloj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up