Prezidento de Kubo ratifas sindevontigon al paco en Kolombio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-02 18:56:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 2 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel asertis ĉi-mardon, ke estas granda honoro por  la plej granda insulo en Antiloj  gastigi la Trian Ciklon de la Tablo de Pacaj Interparoloj inter la Registaro de Kolombio kaj la ELN, Nacia Liberiga Armeo.

En sia Tviter-profilo, la eminentulo deklaris, ke "ni reasertas nian sindevontigon kaj volon kontribui al la sukceso de ĉi tiu dialogo en la komuna celo atingi Pacon por nia frata nacio."


#Kubo estas honorata gastigi la Trian Ciklon de la Paca Dialogo-Tablo inter la Registaro de Kolombio kaj la ELN. Ni reasertas nian sindevontigon kaj volon kontribui al la sukceso de ĉi tiu dialogo en la komuna celo atingi Pacon por nia frata nacio. pic.twitter.com/5n2h52oqP7

              — Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) la 2-an de majo 2023

Ekde hodiaŭ, Kubo gastigos la Trian Ciklon de Pacaj Intertraktadoj inter la Registaro de Kolombio kaj la ELN.

Tiuj intertraktadoj estis interrompitaj dum kvar jaroj, sed ili rekomencis en novembro 2022 en Karakaso, Venezuelo, kaj poste ili okazis en Meksiko.

En siaj bonvenigaj paroloj, la Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez,  reasertis, ke la insulo agos kun la tradicia dispozicio kaj senpartieco, kiuj karakterizas ĝin en sia kapablo kiel garantianto kaj alternativa sidejo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up