Konfirmas Kubo solidarecon al la kaŭzo de Palestino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-19 12:19:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Minrex

Havano, okt 19 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez konfirmis la solidarecon de Kubo al la kaŭzo palestina kaj  araba.

Dum gazetara konferenco en tiu ĉi urbo, Bruno Rodríguez emfazis ke Usono historie estis kunkulpa pri la senpuneco de Israel, kiam malhelhas konstante la agadon de la Sekureca Konsilantaro de UN pri Palestino, tiel subfosante la pacon kaj stabilecon en Mezoriento.

La ministro asertis ke Kubo forte kondamnas la sendistingajn bombadojn kontraŭ la loĝantaro en Gazao kaj la detruon de hejmoj, hospitaloj kaj civila infrastrukturo.

Kubo  urĝe alvokas batalhalton, postulas ĉesigon de militretoriko, postulas, ke la usona registaro ne plu paralizu la Sekurecan Konsilion uzante la nedemokratian kaj malnoviĝintan vetopovon por protekti Israelon.

La nuna situacio estas sekvo de 75 jaroj da kontraŭleĝa okupacio, la malobservo de la neforigeblaj rajtoj de la palestina popolo en sia propra teritorio; de la agresema kaj ekspansiisma politiko de Israelo.

La senpuneco, kun kiu Israelo agas, klarigeblas nur per ĝia plena fido, ke ne estos sekvoj por ĝiaj agoj kaj ke ĝi havas la subtenon de la usona registaro kaj alia de siaj NATO-aliancanoj.

Kubo alvokas la malsamajn mekanismojn de internacia politika kunordigo kaj integriĝo kiel la Movado de Ne Aliĝintaj Landoj, la Grupo de 77, la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC), inter aliaj, ludu aktivan rolon por ĉesigi la eskaladon de perforto.

Kubo subtenos kaj kontribuos en ĉio en sia povo al legitimaj internaciaj klopodoj por ĉesigi la nunan situacion.


Fonto: Minrex

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up