Diaz-Canel ĉeestas ĝeneralan asembleon de informadikistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-09 08:47:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 9 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel ĉeestis ĉi-merkredon al la fermo de la Dua Ĝenerala Asembleo de la Unio de Informadikistoj de Kubo (UIC), en la Havana Kongresejo. 

En la renkontiĝo, la nove elektita UIC Nacia Konsilio kaj ĝia Estraro de Direktoroj por la periodo 2023-2028 estis prezentitaj, kaj Ailyn Febles Estrada estis ratifita kiel la nacia prezidanto de la organizo. 

La administrado de scio kaj novigo, Informaj kaj Komunikaj Teknologioj (TIC), trejnado, same kiel la revizio de la statutoj, enfokusigis la debatojn de la membroj de la UIC dum du tagoj. 

Kun pli ol sep mil profesiuloj, la plej juna organizo de la kuba civila socio havas socian karakteron kaj nacian amplekson, kun teritoriaj strukturoj en ĉiu el la provincoj kaj la speciala municipo de Isla de la Juventud. 

 

Fonto: ACN 

.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up