Díaz-Canel ĉeestas la Nacian Asembleon de studentoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-09 12:49:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 9 (RHK) La plenkunsido de la Dua Nacia Asembleo de la Federacio de Mezlernejaj Studentoj (FEEM) okazas ĉi-sabaton kun la ĉeesto de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo  kaj Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel.

La evento, kiu komenciĝis ĉi-vendrede en la Universitato de la Komunista Partio de Kubo 'Ñico López', en Havano, enhavis ĉirkaŭ 270 delegitojn kaj gastojn el la tuta lando.

En diversaj spacoj ili esprimis siajn ĉefajn zorgojn por alpreni agojn celantajn plifortigi la internan funkciadon de la FEEM en temoj kiel komunikado, politika-ideologia laboro, realigo de projektoj kaj sporta, pedagogia kaj arta instruado, inter aliaj.

Sub la devizo "Ĉi tie kun Kubo", la asembleo enprofundiĝis en la proponojn de la pli ol 270 mil studentoj aliĝintaj al la organizo, koncerne la internan vivon de lernejoj, distrado, aliro al agadoj kaj la graveco de kvalita edukado laŭ  la postuloj de nunaj tempoj.

Akompanas la prezidenton Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo de PCC kaj sekretario pri Organizo de la Centra Komitato; Jorge Luis Broche Lorenzo, membro de la Sekretariejo kaj estro de la Departemento de Atento al la Socia Sektoro de la CC-PCC; Jorge Luis Perdomo Di-Lella, vicĉefministro; Aylín Álvarez García, unua sekretario de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj, kaj la ministroj pri Edukado, Naima Trujillo; de Kulturo, Alpidio Alonso; kaj Publika Sano, José Ángel Portal.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up