Junuloj de la mondo gvidos karavanon kontraŭ la blokado de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-27 08:41:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 27 (RHK) Delegacioj de la Monda Federacio de Demokratia Junularo (FMJD) gvidos ĉi-sabaton en ĉi tiu ĉefurbo karavanon kontraŭ la blokado trudita de Usono al Kubo.

Preskaŭ 90 junuloj el ĉirkaŭ tridek landoj marŝos de la flosdoko en la havana municipo de Malnova Havano por postuli ĉesigon de la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo, kiu sufokas la insulon dum pli ol 60 jaroj.

Kadre de la agado de la Ĝenerala Konsilio de la Monda Federacio de Demokratia Junularo,  FMJD, kiu kunvenis en Havano, la pasintan  24-an,  inaŭguriĝis Misio de Solidareco kun la kariba nacio por ĉesigi la unuflankajn rimedojn starigitajn de la usona registaro kaj kun ajna imperiisma enmiksiĝo, raportis la gazeto Juventud Rebelde.

Morgaŭ, dimanĉon, okazos la fina sesio de la Ĝenerala Konsilio en la Centro Fidel Castro, institucio dediĉita al la studo de la vivo kaj laboro de la historia gvidanto.

Fondita la 10-an de novembro 1945 en Budapeŝto en opozicio al la faŝismo de la Dua Mondmilito, la FMJD adoptis sindevontigon al paco kaj estas nuntempe reprezentita de 136 organizoj el 97 landoj.

Laŭ kubaj aŭtoritatoj, la blokado intensiĝis en la lastaj jaroj ĝis senprecedencaj niveloj, kaj ekzemplo de tio estas, ke de aŭgusto 2021 ĝis februaro 2022 la insulo suferis perdojn de 3 806,5 milionoj da dolaroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up