Raúl Castro kaj Díaz-Canel gvidas omaĝon al la Dua Orienta Fronto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-11 16:16:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar (RHK) La gvidanto de la Kuba Revolucio, Raúl Castro, kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel gvidis hodiaŭ la politikan  kaj armean ceremonion, okaze de la 65-a datreveno de la Dua Orienta Fronto Frank País.

En la Maŭzoleo al la martiroj de tiu ribela komando, oni omaĝis al la batalantojn, kiuj mortis milite aŭ post la revolucia triumfo en 1959, raportas en nacia televido.

La unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo en ĉi tiu provinco, José Ramón Monteagudo, elstarigis la gvidadon de Raúl Castro, kiu estis la fondinto de la fronto, kaj atentigis, ke ĉiuj sociekonomiaj progresoj en la teritorio estas verko de la Revolucio.

En la renkontiĝo partoprenis la komandantoj José Ramón Machado kaj Ramiro Valdés, ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez, la ministro de la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR), Álvaro López, inter aliaj ŝtataj kaj registaraj oficistoj. La memorceremonio finiĝis kun armea revizio gvidita fare de membroj de la Ministerio de la Interno  kaj de la armeaj fortoj.

La gerila teritorio atingis 123 mil kvadratajn kilometrojn kaj loĝantaron de duonmiliono da personoj, kaj hodiaŭ ĝi apartenas al la provincoj Guantánamo kaj parto de Santiago de Kubo kaj Holguín.

En la ribela regiono, Raúl Castro kreis kaj organizis la sekciojn de Justico, Sano, Publika Konstruo, Fisko, Propagando kaj Inspektado, Eduko, la Agrara Buroo, kaj la Laborburoo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up