Raúl Castro en la orienta regiono pro minaco de la uragano Mathew.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-03 09:18:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro plenumas intensan laborviziton en la orienta regiono de Kubo, kie ĉi-dimanĉe li persone kontrolis la decidojn adoptitajn en la plej orienta provinco Guantánamo por alfronti la eniron de la uragano Mathew ekde tiu ĉi vespero.

Dum sia trairo en la orienta ekstremo de Kubo, kiel estro de la nacia stabo de la Civila Defendo, li esprimis ke plej gravas sin prepariĝi por poste alfronti en plej bonaj kondiĉoj la rekonstruan fazon.

Raúl estas akompanata de la generalo de armea korpuso Ramón Espinosa Martín, vicministro de la revoluciaj armitaj fortoj, plus ministroj el diversaj sferoj.

Li partoprenis kunsidon preziditan de Denny Legrá Azaharez, estro de la provinca civila defendo, kiu precizigis la adoptitajn decidojn kongruajn al la uragana alarmo, cele al protekto de la personoj kaj minimumigo de la ekonomiaj perdoj.

La kuba prezidento interesiĝis pri agadoj celantaj daŭre informi la civitanaron de Guantánamo, kiu por la unua fojo alfrontos tiom fortan klimatan eventon kaj ne havas realan percepton pri la danĝero kaj ties dimension.

Tiel estis sciigite pri la elsendo de specialaj programoj tiom en radio kiel televido, sed ankaŭ pri la uzo de laŭtparoliloj por diskonigi la decidojn kaj regulojn kiuj devas esti vaste konataj, kaj samtempe por insisti pri la graveco kaj bezono plenumi la orientigojn de la civila defendo.

La aŭtoritatuloj laboras por savgardi en sekuraj lokoj  proksimume 179 mil personojn, kiuj loĝas en areoj kie facile okazas terlavangoj kaj inundoj.

La kuba prezidento alvokis profiti ĉiujn detalojn, eĉ la minimumajn, el la spertoj de antaŭaj eventoj similaj kaj rimarkis ke, kvankam okazos novaj kaj neantaŭvideblaj situacioj, tre valoras la spertoj travivitaj por alfronti la plej diversajn scenejojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up