La III-a orienta fronto en sia 65-a jubileo: decida por la revolucia venko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-07 07:59:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 7 (RHK) La gvidanto de la Kuba Revolucio, Raúl Castro Ruz, kaj la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, gvidis ĉi-lunde la feston por la 65-a datreveno de la III-a Orienta Fronto "Mario Muñoz" en la Sierra Maestra.

La ĉefaj gvidantoj parolis kun lokaj aŭtoritatoj kaj la loĝantaro. Ili memoris, ke la ribela komando estis malfermita de la tiama gerilanestro Juan Almeida Bosque (1927-2009), agnoskita kiel unu el la legendoj de kubaj bataloj.

Meze de la monta pinto, la ĉefa en la nacia geografio, staras sur la Monto de Espero,  la maŭzoleo al la martiroj de tiu enklavo de la Ribela Armeo, inkluzive  de ĝia ĉefo.

Kun 57 batalantoj kaj en areo de pli ol ses mil kilometroj, la gerila taĉmento prenis la nomon de la kuracisto en la atako kontraŭ la kazerno Moncada, farita de junaj revoluciuloj gviditaj de Fidel Castro Ruz, la 26-an de julio 1953 kontraŭ  la diktatoro Fulgencio Batista (1952-1958).

La Tria Fronto estis decida en la strategia koncepto por alfronti la ofensivon de la Batista Armeo, kiu kun proksimume 10,000 membroj intencis venki la ribelarmeojn kun potenca deplojo de viroj kaj rimedoj en la orientaj montoj.

Same, ĝi estis decida en la agoj de la tiel nomata Operacio Santiago kaj en la bataloj kiuj ebligis la revolucian venkon, la 1-an de januaro 1959, anoncita tiun nokton de Fidel el la balkonoj de la Urbodomo en la koro de la urbo  Santiago de Kubo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up