Prezidis Raúl Castro kaj Miguel Díaz-Canel ceremonion de la sendependigaj bataloj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-10 09:34:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La Demajagua: 150-jaroj de la liberiga batalkrio

Havano, 10 okt (RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio, Raúl Castro, kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel prezidis la ĉefceremonion okazintan en La Demajagua, pro la 150-a datreveno de la komenco de la sendependigaj bataloj.

Antaŭ deko da flagoj kaj bildoj de Carlos Manuel de Céspedes, la Patro de la Patrolando, kaj aliaj patriotoj, miloj da loĝantoj de Granma, en la orienta regiono de Kubo, partoprenis la politikan kaj kulturan ceremonion, kies festparoladon faris Miguel Díaz-Canel.

Kiel parto de la ceremonio, estis legita mesaĝo por la estontaj generacioj,  enterigita en aŭgusto de la jaro 1990 okaze de la forpaso de la lasta batalanto de la mambisaj trupoj kontraŭ la hispana koloniismo, Juan Fajardo Vega.

La gvidantoj deponis florbukedon omaĝe al Carlos Manuel de Césperes kaj estis pafitaj 21 salvoj de artilerio, dum la koncerta bando de Bayamo interpretis la nacian himnon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up