Ekstera Ministerio neas onidiron pri humanitara provliberigo kaj voĉdonado en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-27 08:57:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 27 (RHK) Oficistoj de la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj neis ĉi-dimanĉe la novaĵon elsenditan en sociaj retoj pri la neglekto usona doni la “humanitaran vizliberigon”  al  kubanoj, kiuj ekzercas sian voĉdonrajton sur la plej granda insulo de la Antiloj.

La ĝenerala direktoro de Konsulaj Aferoj kaj Kubaj Loĝantoj Eksterlande, Ernesto Soberón, komentis en Tvitero, ke reprezentantoj de la usona Registaro konfirmis, ke ĉi tiu averto estas falsa, laŭ kiu tiuj, kiuj iris al la balotado ĉi-dimanĉe, ne povos aliri la programon.

"Ĉi tio estas fraŭda minaco celanta konfuzi kaj timigi," li diris.

De kelkaj tagoj en sociaj retoj cirkulis bildo responda al supozata tvito de la Usona Servo pri Civitaneco kaj Enmigrado, kie oni konstatis, ke al tiuj, kiuj voĉdonis en la naciaj elektoj en la insulo, estos rifuzitaj aliro al la provliberigo.

Tamen, nek la konto de la agentejo de la usona Registaro komisiita pri pritraktado kaj donado de enmigraj kaj civitanecaj avantaĝoj al tiuj, kiuj plenumas la leĝajn postulojn, nek ĝia Facebook-profilo, havas informojn ĉi-rilate.

La konstanta reprezentanto de la Respubliko de Kubo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, Pedro Luis Pedroso, deklaris, ke Vaŝingtono uzas sociajn retojn por mensogi kaj konfuzi.

Siaflanke, la kuba ambasadoro en la Reĝlando de Hispanio, Marcelino Medina, atentigis per tvito, ke "manipulado kaj mensogoj kiel armiloj kontraŭ nia Revolucio denove malsukcesos pro la matureco kaj politika konscio de nia heroa popolo".

La maŝinaro de malamo kaj misinformado kontraŭ Kubo provis manipuli por ke la balotantoj ne iru al la balotado por elekti la deputitojn al la Parlamento.

Malgraŭ tio, la kubanoj ĉeestis la urnojn trankvile kaj je la fermo de la tago pli ol 70 procento de la kunvokitoj voĉdonis, kio konfirmas ke fiaskis  la konstantaj minacoj kaj fraŭdaj vokoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up