Transformiĝas la ekstera kaj interna komerco en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-23 07:21:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 23 (RHK) Kubo ratifis la novan strategion sociekonomian adoptitan por alfronti situacion de monda krizo longdaŭra, en kiu ĉefrolas la sektoroj de ekstera komerco kaj fremda investo, kaj interna komerco cele al reduktiĝo de la damaĝoj de la akriĝinta ekonomia sieĝo usona,  plus la sekvoj de la pandemio.

La ministroj pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, kaj interna komerco, Rodrigo Malmierca kaj Betsy Díaz, respektive, partoprenis televidan programon Ronda Tablo por pli precizigi la agadojn de siaj organismoj en la nuna rekuperiĝa etapo kaj por fortigi la landan ekonomion.

Aferoj rilataj al la decido ampleksigi la operaciojn de eksportado kaj importado al la neŝtataj rolantoj de la ekonomio, estis klarigitaj de Malmierca, kiu esprimis ke la plej grava afero estas ke Kubo estu kapabla produkti varojn kaj servojn kvalitajn por eksportado, kaj ke tiu ĉi procezo efektiviĝu rapide kaj efike.

Li emfazis ke ne temas pri aparta afero, sed aro da regulaĵoj impulsataj de la registaro por vigligi la ekonomion, ĉefe en la nunaj cirkonstancoj, krom favorigi ke ĉiuj sektoroj estu en samaj kondiĉoj, raportis la gazeto Granma.

Li komentis ke ekzistas teritoria mapo en kiu estas identigitaj 1 026 varoj kaj servoj kun eksportebla kategorio tutlande, samkiel 382 neŝtataj unuoj kun potencialo por eksporti en diversaj sektoroj.

Li elstarigis ke ekzistas 36 entreprenoj fakaj, kiuj povas doni kvalitan servon al la neŝtataj unuoj por faciligi ties laboron.

Aliflanke, “komerco devas esti impulsa motoro de la interna ekonomio kaj ĝi estas vokita por moderniĝi kaj reorganiziĝi”, asertis Betsy Díaz, ministrino pri interna komerco.

Ŝi klarigis, ke en tiu senco, la sektoro decidis fari profundajn transformojn, ĉefe en la gastronomio kaj en la servoj teknikaj kaj personaj.

Rilate la distribuon de nutraĵoj per  la baza sistemo por ĉiu persono, ŝi klarigis ke la lando decidis fari aldonajn importaĵojn por tion garantii.

Ŝi precizigis ke rilate komercon, oni prioritatis la gastronomion, kiun formas ĉirkaŭ 8 mil establoj. El tiuj oni elektis 105 por enkonduki pli grandan aŭtonomecon administracian. Oni ankaŭ pristudas la paŝojn sekvendajn ĉe aliaj establoj al neŝtataj unuoj en ĝiaj administradoj.

Ŝi precizigis pri la granformata merkato, Mercabal, kiu ekos ĉi-ĵaŭde per limigita oferto de produktoj por la aŭtonomaj laboristoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up