Kubo repudias kalumniajn kampanjojn kontraŭ naciaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-30 12:33:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

f

Havano, mar 30 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, malakceptis la kalumniajn kampanjojn promociitajn de la malamikoj de la Revolucio por provi subfosi la sukceson de la naciaj elektoj okazigitaj sur la insulo.

Tiusence li aludis la provojn de la kontraŭrevolucia gazetaro prezenti la balotrezultojn de la pasinta dimanĉo kiel "la grandan sindetenon", eĉ kiam 75,92 elcentoj de la pli ol ok milionoj 120 mil voĉdonantoj nomitaj iris al la balotado.

Estas la sama gazetaro, kiu ŝminkas  la voĉdonajn rezultojn de la landoj de la tiel nomata Unua Mondo, kiam la partopreno en ĉi tiuj procezoj eĉ ne atingas 60 procentojn, kaj ili estas nacioj  ne blokitaj, nek atakitaj, nek submetitaj je  grandega amaskomunikila kampanjo disfamiga, li diris.

Oni devus demandi sin kial tiu ĉi partia rigardo kontraŭ Kubo; simple ĉar, kvankam foje ni ne kredas ĝin, ni estas ekzemplo por la mondo, kaj tiu ekzemplo devas daŭre esti defendata, nun kun la instigo de la rezultoj de ĉi tiuj elektoj, li atentigis.

Koncerne la amasan popolan partoprenon, li atentigis, ke "ĝi estis montro de civileco kaj patriotismo, lojaleco al la Revolucio, fideleco, politika konscio, kio montris, ke la popolo scias, kiu estas la vera kaŭzo de la situacio, kiun ni alfrontas."

La kuba ŝtatestro priparolis en kunveno de la Konsilio de Ministroj, okazinta la antaŭan tagon,  la kompleksecon de la kunteksto en kiu okazis la elektoj, kaj la oportunisma maniero kiel -li diris- kelkaj provas kompari la rezultojn de 2018 kun la nunaj, sen konsideri la ekonomian sufokadon, al kiu estas submetita Kubo.

Li ankaŭ atentigis, ke kubanoj daŭre vidas en la Nacia Asembleo de Popola Povo (ANPP) legitiman kaj necesan instancon por alfronti la malfacilaĵojn, kiuj minacas la landon.

Nun la plej grava afero -li diris- estas ne seniluziigi tiun konfidon, kio signifas, ke ni devas plifortigi, perfektigi la laboron de la ANPP kaj de la Registaro ĉe ĉiuj niveloj kaj de la Komunista Partio de Kubo, la Unio de Junaj Komunistoj kaj la amasorganizoj, li atentigis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up