Eŭrodeputitoj denuncas kampanjojn kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-05 09:20:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Sira Rego kaj Manu Pineda, eŭrodeputitoj
.

Havano, feb 5 (RHK)  Kun firma pozicio rifuzi la kriman ekonomian, komercan kaj financan blokadon de Usono kontraŭ Kubo, kaj kun la engaĝiĝo daŭrigi la batalon por ĝia forigo, naŭ deputitoj finis  sian  viziton al la kariba insulo, kie ili povis interparoli kun la loĝantaro  de la okcidentaj provincoj  Havano, Mayabeque kaj Matanzas, ekde la 31-a de januaro.

Tion esprimis Sira Rego, vicprezidantino de la grupo La Izquierda, kiam ŝi konstatis: “Ni plenumis tagordon, kiu permesis al ni havi kompletan radiografion pri  la nuna momento en Kubo, pri tio, kion suferas la loĝantaro  en la kunteksto de la blokado. Ni povis kontrasti kun diversaj grupoj, kun aŭtoritatoj kaj kun civila socio en ĉiuj aspektoj.

La delegitaro, ŝi diris, venis por esprimi solidarecon kaj kunlaboron. «Ni havis la ŝancon ĉi tiuj tagoj labori, koni kaj vidi kio okazas. Ni vidis indan kaj heroan popolon, kapablan rezisti, kaj ankaŭ produkti».

Ili laŭdis la debatojn de la loĝantaro ĉirkaŭ la Familia Kodo, kaj emfazis la modelon de politika partopreno, kuba kulturo kaj sciencaj progresoj.

"La blokado devas ĉesi, ĉar ĝi malobservas homajn rajtojn, ĝi konsistigas ilon de milito kontraŭ la popolo, kaj ĉar, krome, ĝi aparte tuŝas la ceterajn popolojn de la mondo", diris la deputito.

Manuel Pineda Marín (Manu),  vicprezidanto de la amikeca grupo kun Kubo ene de la Eŭropa Parlamento konsentis kun ŝi. “La blokado tuŝas la kuban popolon, ĝi kaŭzas al ili suferon, sed  ankaŭ al la aliaj popoloj de la mondo.

“Ekzistas medikamentoj produktitaj en Kubo, kiuj plibonigus la vivokvaliton de eŭropaj familioj. Mi parolas pri ĉi tiu drogo, kiu produktas rapidan resaniĝon de diabetaj ulceroj kaj ke, pro tio, dekmiloj da amputacioj povus esti evititaj en Eŭropo. Ĝi povus esti akirita se ne ekzistus blokado kiu malhelpas ĝian komercigon," li asertis.

Li aldonis, ke en Kubo oni povis vidi reprezentan demokration, kiu metas la homon en la centron de la politiko, kaj ne submetas ĝin al la ŝanceliĝoj  de la ekonomio, kaj tial ili lernis kiel debati aferojn, kiuj povus konduki al leĝoj por la tuta socio.

"Ni diras al la kuba popolo, ke ili ne estas solaj, kiom ajn propagando kaj toksiĝo farataj de iuj amaskomunikiloj", diris la eŭropa leĝdonanto, kiu rekonis kiel Kubo respektas homajn rajtojn, precipe rilate al neplenaĝuloj.

Li rememoris, ke en sia antaŭa vojaĝo, en novembro, li atestis la komencon de la lerneja jaro kaj la malfermon de la landlimoj por la alveno de la turismo, kaj ke tio kontribuis al plivastigo de lia scio pri kiel la kubanoj defendas sian Revolucion kaj ili estas sur la flanko de la registaro.


“Ni subtenas la suverenecon de la kuba popolo, ilian postulon ne reveni al iamaj ludejoj . Tiuj el ni, kiuj ĉi-okaze venis, foriras kun la decido esti ambasadoroj de Kubo en niaj respektivaj landoj,” li asertis.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up