Naciaj observantoj aprobitaj por elektoj en venezuela ŝtato

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-23 09:16:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

.

Karakaso, dec 23 (RHK) La Nacia Elekta Konsilantaro  aprobis ses civilajn organizaĵojn kiel naciajn observantojn por la elektoj de la 9-a de januaro en la venezuela ŝtato Barinas.

Tania D’Amelio, rektoro de la voĉdona organo, klarigis en sia Tviter-konto, ke ili havos la taskon atesti la travideblecon de la procezo en senpartia, respondeca kaj sendependa maniero.

Ĉi tiuj organizoj estas: Socia Projekto, Balota Observa Reto de la Civila Asocio Asembleo de Edukado, Venezuela Asocio de Juristoj, Venezuela Balota Observatorio, Fondaĵo por Digna Popolo, Internacia Centro por Superaj Studoj.

La elektoj por la guberniestro de Barinas okazos en januaro post kiam la Supera Kortumo de Justico malkvalifikis por la ofico, la  opozician kandidaton Fredy Superlano.

Sep kandidatoj estas prezentitaj al la novaj elektoj, inter ili la eksministro pri eksteraj aferoj Jorge Arreaza, por la koalicio de la Granda Patriota Poluso, kiu komencis sian kampanjon merkrede.


Fonto: Prensa Latina

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up