Kuba prezidento reasertas fidon je solidareco-venko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-02 18:52:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 2 (RHK) Fido al la venko de Kubo eblas nur danke al la solidareco de la mondo kaj la rezistrmo de la popolo, diris ĉi-marde la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel.

En la Internacia Renkontiĝo de Solidareco kun Kubo kaj kontraŭimperiismo 200 jarojn post la Monroe-Doktrino, kiu okazis en Havano, la ŝtatestro ratifis la historian sindevontigon al la kaŭzoj defenditaj de la kariba nacio kaj ne perfidi la heredaĵon de tiuj, kiuj konstruis la Kuban patrujon je kia ajn kosto.

Díaz-Canel diris, ke justeco por ĉiuj povas esti atingita nur per socialismo, projekto realigita de la politika gvidado de la lando por doni al laboristoj pli grandan rolon en konstruado de pli bona estonteco.

Pri la temo de la evento, li insistis pri la eraraj deklaroj de la Monroe-Doktrino, du jarcentojn post ĝia kreiĝo, kiu laŭdas regadon anstataŭ kunlaboron kaj komunan progreson por evoluo.

Li memorigis, ke Usono intencas renovigi tiun ĉi politikon per unuflankaj agoj, sankcioj kaj ĉantaĝo por restarigi siajn hegemoniajn poziciojn sur la kontinento.

"La ĉefa instigo por la usona administracio konservi la blokadon estas malhelpi la venkon de kontraŭimperiisma kaj socialisma nacio nur 90 mejlojn de ĝiaj marbordoj," li diris.

Díaz-Canel klarigis, ke Kubo engaĝiĝas al paco, plurlateralismo, respekto de suvereneco kaj dialogo por solvado de konfliktoj, kaj kiel pruvo de tiu volo, li anoncis la malfermon en Havano de la Tria Ciklo de Pacaj Interparoloj inter la kolombia registaro kaj la Nacia Liberiga Armeo.

"La venontan 5-an de majo, la amikoj ĉeestantaj en la evento atestos la feston de la kubaj laboristoj kun entuziasmo kaj neŝancelebla fido al venko, same kiel la plimultan subtenon de la popolo al la revolucia procezo", li diris.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up