Solidareco: baza principo de la kuba Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-19 08:22:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Internaciaj organismoj kaj organizaĵoj elstarigis la modelan agadon de Kubo, tiel ke ĝi ne nur oferas internacian kunlaboron, sed ankaŭ kontribuis al formado de pli ol 29 mil kuracistoj el cento da landoj.

Okazas ke Kubo estas kompromitita ne nur pri la sano de la kubanoj, sed de la tuta regiono kaj la mondo. Solidareco estas baza principo de la kuba Revolucio, publikigis la ministerio pri eksteraj rilatoj en sia oficiala reto en Twitter.

Laŭlonge de la jaroj, registaroj kaj popoloj ricevintaj la bonefikojn de la medicina kunlaboro kuba, esprimis multfoje la dankemon pro tiu seninteresa kontribuo, kies ĉefa impulsanto estis la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.

Nova pruvo pri la insula solidaremo estis la akcepto de la krozadŝipo de Britio, kiu  eniris la landon la18-an de marto kaj estis kondukitaj rekte al la internacia flughaveno por forflugi al la eŭropa lando.

Ĉi-rilate estis ricevitaj pluraj dankoj de homoj tra la tuta mondo, la pasaĝeroj de la  krozadŝipo, la brita ministro pri eksteraj rilatoj, kaj aliaj personoj kiel Sacha Llorenti, ambasadoro de Bolivio en UN kiu skribis la jenon: “Kubo, per sia senfina solidareco decidis akcepti la krozadŝipon”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up