Raúl Castro kaj Díaz-Canel prezidis solenaĵon okaze de la Nacia Ribela Tago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-26 19:38:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ceremonio en la placo de Cienfuegos

Cienfuegos, jul 26  (RHK) La generalo de armeo kaj historia gvidanto de la kuba Revolucio, Raúl Castro, kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel, prezidis  la centran solenaĵon  por la 69-a datreveno de la Sturmoj al kazernoj  Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes.

La provinco de Cienfuegos atingis la sidejon de ĉi tiu nacia dato pro siaj rezultoj de socia kaj ekonomia efiko.

La placo de eventoj de Cienfuegos, antaŭ la moleo de la urbo situanta en la centrosuda regiono, gastigas la memorfeston de la nacia datreveno.

Ĉeestis ankaŭ la kuba ĉefministro, Manuel Marrero, membroj de la Nacia kaj Provinca Partia Sekretariejo, membroj de la Politika Buroo, kaj protagonistoj de la historia faro de la 26-a de julio, membroj de la amikeca karavano Usono-Kubo, Pastroj por paco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up