Ĉeestas Díaz-Canel la ceremonion okaze de la nacia ribela tago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-19 17:43:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jul 19 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, prezidis ĉi-mardon la kulturan politikan akton por la 69-a datreveno de la sturmo kontraŭ la Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, en la Supera Lernejo de la Partio 'Ñico López', en Havano.

En sia Tviter-konto, la eminentulo precizigis, ke kelkajn tagojn antaŭ tiu dato, "kune kun gvidantoj, oficistoj kaj laboristoj de la Komunista Partio de Kubo (PCC), ni festas tiun epopeon, kiu instruis nin igi malsukcesojn en venkojn".

Proksime de la festoj por la  Nacia Ribela Tago (26-an de julio), laboristoj de la Centra Komitato de la KP ricevis el la manoj de la kuba prezidento la karton, kiu akreditas ilin kiel aktivulojn de la organizo.

En la sama socia reto, la Kuba Prezidanteco konstatis, ke ankaŭ aliaj homoj kaj departementoj estis agnoskitaj pro siaj produktivaj kontribuoj.

En la ceremonio partoprenis la sekretario pri Organizo partia, Roberto Morales Ojeda, kaj la helpa strukturo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up