Finiĝis la kvara registara vizito al Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-01 09:26:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fina kunveno de la registara vizito al Santiago de Kubo. Foto: Tvitero de la Prezidanteco

Santiago de Kubo, jul 1 (RHK) Gvidate de la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, okazis la fina kunveno de la registara vizito al Santiago de Kubo por taksi disvolvajn strategiojn.
Ĉeestis ankaŭ la ĉefministro de la insulo, Manuel Marreo, kaj ankaŭ vicĉefministroj, ministroj kaj provincaj aŭtoritatoj, raportis la Prezidanteco de la Respubliko en Tvitero.

La vicĉefministro, Ramiro Valdés, raportis, ke dum la turneo tra la provinco, la loka produktado de materialoj kaj pakaĵoj, same kiel elektroproduktado por la somero kaj postaj monatoj, estis ekzamenitaj, inter aliaj prioritatitaj taskoj.

La kunveno rekonis la eblon de la provinco por antaŭeniri en decidaj programoj kiel nutraĵproduktado, por kontentigi la postulojn de la loĝantaro, kaj insistis pri la integreco, kiu devas distingi la agojn.

La vicĉefministroj de la kariba nacio komentis la multajn defiojn, kiujn Santiago de Kubo alfrontas kaj kiajn agojn oni faras por venki ilin en la malsamaj sektoroj.

Krome, ili klasifikis la turneojn faritajn en ĉiuj municipoj kiel fruktodonaj.

Antaŭ la fermo, la prezidanto prezentis solenan omaĝon al la herooj kaj martiroj de la nacio ĉe la Tombejo Santa Ifigenia, inter ili la nacia heroo José Martí, la patro kaj patrino de la Nacio, Carlos Manuel de Céspedes kaj Mariana Grajales, respektive; krom la historia gvidanto de la Revolucio Fidel Castro.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up