Díaz-Canel aliĝas al la registara vizito en Guantánamo kaj Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-29 13:00:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Registara vizito al Guantánamo kaj Santiago de Kubo

Havano, jun 29 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel hodiaŭ aliĝas al la nuna registara vizito al la provinco Guantánamo, kaj partoprenos morgaŭ, vendredon, en simila turneo, tra Santiago de Kubo.

Kiel anoncis la prezidento en Tvitero, li vizitos edukajn instituciojn kaj kvartalojn en transformado, kaj interŝanĝos kun agrikulturaj produktantoj, kadre de la registara agado, kiu celas taksi la progreson de la ĉefaj ekonomiaj kaj sociaj programoj.

"Ni iras al Guantánamo por aliĝi al la registara vizito. Morgaŭ ni estos ankaŭ en Santiago de Kubo. Ni vizitos plurajn municipojn, ni interŝanĝos kun agrikulturaj produktantoj, ni vizitos edukajn instituciojn kaj kvartalojn en transformado. Ĝis revido tie," li skribis.

La registara vizito al la provinco Guantanamo, kiu komenciĝis ĉi-merkredon, estas la kvara al tiu orienta kuba provinco, post tiuj faritaj en novembro 2018 kaj 2019 kaj februaro 2022.

En la unua tago, la ĉefministro, Manuel Marrero, respondeculo de la reprezentado de la Konsilio de Ministroj, estis ĉe la sensaligilo Punta de Maisí, kaj interŝanĝis kun loĝantoj de la samnoma komunumo kaj Los Arados.

Same, en renkontiĝo kun la Urba Administra Konsilantaro, li emfazis la bezonon pliigi nutraĵproduktadon, enketi pri  senutilaj grundoj kaj liveri ĝin kiel eble plej baldaŭ, interŝanĝi en la komunumoj por identigi problemojn, kaj prisekvi la ĉefajn malkontentojn de la loĝantaro.


Fonto: ACN

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up