Prezidento de Kubo alvenas al Bruselo por la Pintkunveno Celac-EU

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-16 08:26:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel alvenas al Bruselo

Bruselo, jul 16 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, alvenis  al ĉi tiu ĉefurbo, kie li partoprenos en la Tria Pintkunveno de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac) kun Eŭropa Unio (EU).

La ŝtatestro alvenis al Belgio el Portugalio, lando kie li dialogis kun aŭtoritatoj kaj ricevis solidarecon de lokaj asocioj kaj kubaj loĝantoj, en kunvenoj kiuj ratifis la kondamnon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kontraŭ la insulo.

En la belga ĉefurbo, Díaz-Canel plenumos larĝan tagordon, kiu inkluzivas lian partoprenon en la duregiona pintkunveno, kiu laste okazis en 2015 kaj inkluzivas en ĉi tiu eldono diskutojn pri klimata ŝanĝiĝo, la batalo kontraŭ malegalecoj kaj la cifereca transiro, inter aliaj demandoj.

Pri tiu ĉi forumo, la prezidento anoncis, ke Kubo partoprenos aktive kaj tre konstruege en ĝi, por la proksimaj rilatoj ambaŭflanke de Atlantiko.

Laŭ la ŝtatestro, la kariba nacio helpos plifortigi ligojn inter  Celac, la unuiĝinta voĉo de Latin-Ameriko kaj Karibio, kaj Eŭropa Unio surbaze de egaleco kaj respekto.

Sociaj movadoj kaj progresemaj politikaj fortoj atendas la ĉeeston de la kuba prezidento kaj aliaj gvidantoj de la regiono en la Popola Pintkunveno, kiu okazos paralele en la Libera Universitato de Bruselo al la renkontiĝo de ŝtatestroj kaj registarestroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up